Ĉe sia ĝarden' sovaĝbesta atendis je l' lukto, la festa, Francisko, reĝ' de l' land'. Ĉirkaŭe granduloj de l' Krono kaj ringe sur alta balkono sinjorinoj en bela girland'. Nun signon per fingro li faras, kaj kaĝo malferme ekknaras, kaj venas leono el kaŝ', kun peza paŝ', ĉirkaŭrigardas tute mute, kun longaj oscedoj, kaj streĉo de piedoj, kapharojn svingas skue, sin sternas enue. Kaj la reĝo signas due... Jen: malfermita la dua pordo kaĝa kaj kun salto subita el kaĝo elĵetas sin tigro sovaĝa, je l' ekvid' de l' leono kun hurla sono. Ĝi faras vost-svinge teruran frapon ringe kaj langon elmetas. Al la leon' proksime rondiras ĝi time, kolere ternas, kaj murmure sternas sin flanke, tie. Kaj la reĝo signas trie. Kaj nun tra faŭko duobla la dom' du leopardojn elĵetas per vom'. Tuj ili kuraĝe batali pretas, sur tigron sin ĵetas. Refrapas ĝi per koleraj ungbatoj. Kaj la leono ekblekas, sin levas. Nun silent' ekregas. En ringo, arda pro l' murdosoifa vol'. Kuŝas nun la teruraj katoj. Kaj falas de la altano nun ganto el bela mano, inter la tigron kaj leonon en mezo-zonon. Kaj al kavaliro Delorges parolas fraŭlin' Kunigunda mokante: "Sinjoro, se am' via vere bolas, kiel vi ĵuradis konstante, nu, reportu la ganton do!" Kaj salte descendas la hero' firmpaŝe al la terura ringo, kaj el la proksim' de l' monstroj sen tim' li levas la ganton per aŭdaca fingro. Vidas sen spiroj kaj kun admiroj ĝin nobelinoj kaj kavaliroj. Li portas la ganton kun paŝo kvieta. Kaj tondras el buŝoj la laŭdo glore, sed kun karesa rigard' rideta, — en ĝi brilas promeso ampreta — lin Kunigunda akceptas plej kore. Kaj la ganton alvange li al ŝi ĵetas: "Sinjorino, la dankon mi ne petas!" Kaj forlasis li ŝin samhore. |